La Ĉiela Regno

Ĉu savo estas per fido aŭ faroj?

Kion diras la Biblio estas la bazo por savo? Ĉu ĝi estas nia fido al Jesuo Kristo? Ĉu ĝi baziĝas sur la servo, kiun ni donas al Dio, niaj faroj? Ĉu ĝi estas io alia? Ni eltrovu.

La unua afero ni devus establi estas kiu estas respondeca por savo, kaj kion savo signifas. Revelacio 7:10 diras al ni, kiun tiu estas, "Kaj ili daŭre krias per laŭta voĉo, dirante: ′Savo ni ŝuldas al nia Dio, kiu sidas sur la trono, kaj al la ŝafido.′" Tio deklaras ĝin klare: la fonto de nia savo estas Jehovo, helpata de Jesuo Kristo, nomata ĉi tie kiel "la ŝafido". Oni poste ripetas tion en Revelacio 19:1-2, "Post tio mi aŭdis kio ŝajnis esti laŭta voĉo de granda homamaso en la ĉielo. Ili diris: 'Laŭdu Jah! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, ĉar liaj juĝoj estas veraj kaj justaj.′" Jah, kompreneble, estas mallonga formo de Jehovo. Tial, oni establas, ke savo venas de Jehovo. Paŭlo en sia letero al Tito, diras ĝin tiel (Tito 2:11), "Ĉar Dio manifestigis sian nemerititan bonkorecon, alportante savon al ĉiaspecaj homoj."

Kio estas la intenco? Paŭlo en Romanoj, 5:21 demandas, tiam respondas ĉi tion demandon: "Al kiu fino? Tiel ke same kiel peko regis kiel reĝo kun morto, tiel ankaŭ nemeritita bonkoreco povus regi kiel reĝo per justeco kondukanta al eterna vivo per Jesuo Kristo nia Sinjoregno."

La referenco en Tito kaj la referenco en Romanoj ambaŭ alportas ion alian en la diskuton. Ili rilatas al la "nemeritita bonkoreco" de Jehovo kiel la fonto de savo. Romanoj eĉ priskribas ĉi tiun nemerititan bonkorecon kiel reĝon, kiu alportas eternan vivon. Priskribi ĉi tiun bonkorecon kiel "reĝon" certe devas implici ke ĝi havas la plej grandan influon el ĉiuj. Tamen, Paŭlo ankaŭ atentiĝis al la facto ke ĉi tiu nemeritita bonkoreco estos donita vaste. Li skribis en Romanoj, 3:24, "Kaj estas kiel senpaga donaco, ke ili estas deklaritaj justaj per lia nemeritita bonkoreco pro la liberigo par la reaĉeto pagita de Jesuo Kristo." Ĉi tio memorigas nin pri tio, kio estas deklarita en la libro de Revelacio: Ke savo venas de Jehovo kun la helpo de Jesuo Kristo!

Sed, ĉu la biblio ne diras en Johano 3:16, "Ĉar Dio tiom amis la mondon, ke li donis sian solenaskitan filon, por ke ĉiu, kiu ekzercas fidon al li, ne pereiĝos, sed havos eternan vivon." Kaj ankaŭ en Romanoj, 10:9, "Ĉar se vi publike deklaros per via buŝo, ke Jesuo estas Sinjoregno, kaj ekzercas fidon en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savigitos"? Jes, ĝi ja diras ke ekzerci fidon estas postulata, sed Paŭlo, en la sekva verso de Romanoj, diras: "Ĉar per la koro oni ekzercas fidon por justeco, sed per la buŝo oni faras publikan deklaron por savo." Paroli publike, kompreneble, estas ago aŭ faro.

La apostolo Paŭlo ankaŭ skribis en 2 Timoteo, 3:15, "De la infanaĝo vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝaj por savo per fido al Jesuo Kristo." Sed, Paŭlo ankaŭ tiam daŭrigas en versoj 16-17, "La tuta Skribo estas inspirita de Dio kaj utila por instrui, por riproĉi, por korekti aferojn, por disciplini en justeco, por ke la homo de Dio estu plene kompetenta, tute ekipita por ĉiu bona faro."

Ni ankaŭ notu, ke Jesuo Kristo mem diris, kiel registrite en Mateo 7:21, "Ne ĉiu, kiu diras al mi: ′Sinjoregno, Sinjoregno,′ eniros en la Regnon de la ĉielo, sed nur tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo." Ĉi tiu deklaro de la plej sperta persono pri la temo de savo, krom Jehovo, precizigas ke efektive plenumi la volon de Jehovo estas necesa por savo.

Ĉi tiuj du aspektoj de savo estas kunigitaj, kaj la rilato inter ili klarigita de Jakobo en lia letero (ĉapitro 2, versoj 14-20), "De kiu utilas, miaj fratoj, se iu diras ke li havas fidon, sed li ne havas farojn? Tiu fido ne povas savi lin, ĉu? Se iuj fratoj aŭ fratinoj ne havas sufiĉe da vestajoj kaj manĝajo por la tago, kaj unu el vi diras al ili: ′Iru en paco, estu varmaj kaj bone nutritaj;′ sed vi ne donas al ili tion, kion ili bezonas por siaj korpoj, kia estas la profito de tio? Tiel ankaŭ la fido per si mem, sen faroj, estas morta. Tamen iu diros: ′Vi havas fidon, kaj mi havas farojn. Montru al mi vian fidon sen la faroj, kaj mi montros al vi mian fidon per miaj faroj.′ Vi kredas ke ekzistas unu Dio, ĉu? Vi faras sufiĉe bone. Kaj tamen la demonoj kredas kaj ektremegas. Sed ĉu vi zorgas scii, ho malplena homo, ke fido sen faroj estas senutila?" Tiam en versoj 24-26 li diras: "Vi vidas ke homo estas deklarenda justa per faroj kaj ne nur per fido sole. Tiel same, ĉu ankaŭ oni ne deklaris Raĥab la malĉastulino justa per faroj, post kiam ŝi akceptis la senditojn gastame kaj forsendis ilin alidirekte? Efektive, kiel la korpo sen spirito estas morta, tiel ankaŭ la fido sen faroj estas morta." Ĉi tio tre klaras, ke viva fido estas postulata, fido kiu instigas al ago, fido elmontrita.

Tamen, ni ne devus tiel kaptiĝi en la diskuto pri la rilato inter fido kaj faroj, ĉar la skriboj klarigas, ke oni bezonas ambaŭ, ke ni forgesas la plej gravan faktoron. Paŭlo atentigas pri ĝi en 2 Timoteo, 1:9, "Li savis nin kaj vokis nin per sankta voko, ne pro niaj faroj, sed pro sia propra celo kaj nemeritita bonkoreco." Jen estas la vera bazo por savo: la nemeritita bonkoreco de Jehovo per kiu li montras la grandan amon kiun li havas al la homaro.

Se vi havas demandon pri ĉi tiu aŭ iu ajn alia temo, bonvolu demandi per retpoŝto.