La Ĉiela Regno

Kiu estas Jehovo?

La nomo "Jehovo" estas unu de la tradukoj aŭ, pli precize, la transskriboj de la nomo de La biblia Dio. Ĝi estas surbaze de Lia nomo en la Hebrea skriboj, kie ĝi estis skribita kiel יהוה, kio estas konita ankaŭ kiel la tetragramatono. Tio ĉi vorto signifas la "kvar literoj", kaj estas sole uzita por la nomo de La biblia Dio. La kvar literoj estas JHŬH (Hebrea: Jod, He, Ŭaŭ, He) aŭ HŬHJ, kiel la Hebrea skribo estas skribata de la deksto al la maldekstro.

La nomo ne estas parolata per Judoj, hodiaŭ, ĉar ili kredas ke ĝi estas tro sanktega por ke homuloj prononcu. Fakte, ili ne prononcis la nomon dum plu de jarcentoj, kaj hodiaŭ neniu konas la ĝustan prononcon. Ĝi estis forgesita kaj perdita. Juduloj, nun diras "La Eternulo" aŭ "Ha Ŝem" (Hebrea por La Nomo) por ke ili ne parolas la faktan nomon. Tiel, La Sankta Biblio de Zamenhof, uzas "La ETERNULO" kiam la originalo havas la tetragramatonon.

Aliuloj kredas ke La biblia Dio deziris ke sia nomo estu parolata, kaj tio estas kial la nomo aperas en la Hebrea skriboj ĉirkaŭ sep miloj da fojojn. Aldone, mallonga nomo aperas, transkribita "Jah" (יה), ĉu sola, aŭ parto de alia nomo. Do, en antikvaj tempoj, oni parolis la nomo de la biblia Dio ofte, kaj la sankta skriboj diras ke la biblia Dio neniam ŝanĝiĝas. Malaĥi 3:6 diras, "Ĉar mi estas Jehovo, mi ne ŝanĝiĝis;", do, se li volis ke ni parolis sian nomon antikve, ni devas kredi ke li volas ke ni parolas sian nomon hodiaŭ.

Mi skribis ke "Jehovo" estas unu de la transskriboj de la Hebrea literoj, do, kiuj estas la aliaj, kaj kial oni decidus uzi Jehovo? Ĉar neniu konas

kia prononci la nomon, ĉio prononcon devas esti aproksimada, kaj pli aŭ malpli preciza. Neniu prononco estos ĝusta. Aliaj estus "Ĝehova", aŭ "Iehova", aŭ "Jaŭe" aŭ "Iaŭe" kaj multaj pli, ĉar estas multaj lingvoj kaj ĉia lingvo havus unu aŭ pli da prononcoj. Akademiuloj kutime diras ke "Jaŭe" aŭ "Iaŭe" estus la plej proksima. Jehova venis de la Latina lingvo, kiam la literoj "J" kaj "I" estis same, kaj tiam enmetante la vokaloj de la Hebrea vortoj "Adonai" (Lordo) kaj "Elohim" (Dio) inter la literoj de tetragramato. Tiam, la litero "J" estiĝis prononcigita same ol la esperanta "Ĝ", kaj en la Angla lingvo oni ĝin prononcis "Ĝehova", sed literumita "Jehovah". Nun, en esperanto, oni prononcas ĝin "Jehovo", kun la substantiva "o". Sed, ĉiuj estas nur aproksimadoj.

Ĉu tiu aproksimado montras respektemon al la biblia Dio? Mi kredas ke jes. Ni havas kialon kredi tion. La filo de la biblia Dio havas la nomo "Jesuo", sed tio estas lia nomo en la Esperanta lingvo, kaj ne estas lia propra nomo. Lia propra nomo estis Hebrea - "Jehoŝuah" aŭ "Jeŝuah", kaj estis ŝanĝita en la Greka al "Hiesus" ('Ιησους) kaj "Ĝesus" (Jesus) en aliaj lingvoj, tiam "Jesuo" in Esperanto. En aliaj vortoj, la Sanktaj Skriboj, sin mem, dum la tempoj de la apostoloj, uzis Grekan aproksimadon en la plej frua skriboj por la nomo de Jesuo, nia savanto, kaj tioj skriboj montras la plej grandan respektemon por li. Prefere, mi kredas ke forigi lian nomon kie ĝi estis origine, estas la vera signo de malrespekto.

Se vi havas demandon pri ĉi tiu aŭ iu ajn alia temo, bonvolu demandi per retpoŝto.