La Ĉiela Regno
Kiu estas Jesuo?
Por kompreni kiu Jesuo estas, ni devas legi tion, kio estis dirita pri li en Johano 3:16-17, "Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke li donis sian solenaskitan filon, por ke ĉiu, kiu kredas al li, ne pereos, sed havos eternan vivon. Ĉar Dio sendis sian filon en la mondon, ne por ke li juĝu la mondon, sed por ke la mondo estus savita per li."
Solenaskitan! Kion signifas tio? Ĉu estas ĉar li estis naskita de Maria? Ne! Johano diris ke Dio sendis "sian solenaskitan filon", do Jesuo estis jam la solenaskita filo de Jehovo antaŭ li venis en la mondon. Kiel, do, estus Jesuo la solenaskita filo de Dio se virino ne estis implikita? Ni devu iri al la Biblio, al Koloseanoj 1:18, "Li estas la bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro."
La apostolo Paŭlo priskribis lin kiel la "unuenaskito inter la tuta kreitaro," dirante al ni du aferojn: 1) ke Jesuo estis kreitita, kaj 2) ke li estis la unua esti kreitita. Johanan konsentis kun tio ĉi en la Apokalipso, 3:14, skribanta, "Al la anĝelo de la komunumo en Laodikea skribu, "Jen kion diras la Amen, la fidela kaj vera atestanto, la komenco de la kreado de Dio.""
Johanon ankau diris en sia evangelio, (Johanon, 1:1) ke, "En la komenco, la Vorto estis, kaj la Vorto estis kun la Dio, kaj la Vorto estis
dio. Tiu ĉi estis en la komenco kun la Dio. Ĉio veniĝis en ekeston per li, kaj sen li eĉ ne unu afero veniĝis en ekeston."
El ĉi tiuj du pasaĵoj en la skribaĵoj de Johano, ni komprenas, ke la kreado de spiritulo, kiu fine estiĝis Jesuo, estis la unua afero kiun Jehovo faris: li estis la komenco de la kreado de Dio. Tiam, Johano diras ke la Vorto, la spiritulo kiu estiĝis Jesuo, kreis ĉion alian. Nenio ekestis sen li, do ni estas certaj, ke Jehovo ne rekte kreis iun ajn aŭ ion alian. En tiu senco, do, Jesuo estas la "unuenaskita" filo de Dio, ĉar li estas la sola afero rekte kreita de Jehovo si mem. La aliaj filoj de Dio, la anĝeloj, ne estis rekte kreitaj de Dio, sed de Jesuo, kvankam li evidente devis ricevi la kapablon, potencon kaj aŭtoritaton fari tion de Jehovo, sia patro. Ni rimarku, ke en la Biblio, Jesuo plurfoje nomas Jehovon sia patro, taŭga termino en la senco ke Jehovo kreis lin.
Kiu estas Jesuo? Li estas la Vorto de Jehovo, kaj la unuenaskito de tuta kreado, kaj la solenaskita filo de Dio. Ni devus aŭskulti lin.
Se vi havas demandon pri ĉi tiu aŭ iu ajn alia temo, bonvolu demandi per retpoŝto.