La Ĉiela Regno

Kion Jehovo Volas?

Per kelkaj vortoj, Jehovo volas ke ni estu en lia regno.

Jehovo klariĝas kion li volas en la Biblio: li volas ke ĉiuj homoj revenu al li, kaj akceptu ke li estas la superega reganto de la universo kaj la sola vera Dio. 2 Petro, 3:9, diras: "Jehovo ne malrapidas rilate al sia promeso, kiel iuj opinias malrapidecon; sed li paciencas kun vi, ĉar li ne volas ke iuj ajn perei, sed ke ĉiuj atingu penton." Simile Argoj, 11:18, diras, "Audinte tion, ili ĉesis protesti, kaj gloris Dion, dirante: 'Tial do ankau al la homoj de la nacioj Dio donacis penton kiu kondukas al vivo.'"

Li volas, ke ni pentu, kaj kial? Ĉar li ne volas, ke iuj ajn pereu. li volas, ke ni vivu, kaj pro tio li montris grandan paciencon, por ke ni havu ŝancon, fakte, multajn ŝancojn ŝanĝi nian konduton kaj gajni lian bonvolon.

Li eĉ sendis sian filon Jesuon al ni, por ke ni akiru sian favoron. La Evangelio Laŭ Johano, 3:16&17 diras nin ke, "Dio tiel amis la mondon, ke li donis sian solenaskitan filon, por ke ĉiu, kiu kredas al li, ne pereos, sed havos eternan vivon. Car Dio sendis sian filon en la mondon, ne por ke li juĝu la mondon, sed por ke la mondo estu savita per li."

Tio metas gin tre klare, Jehovo volas, ke ni havu eternan vivon, liberecon de morto!

Nuntempe, ĉiu mortas fine, negrave kiom grava, kiom potenca au kiom riĉa. Ŝajnus ke tio estas la natura ordo de aferoj, sed tio ne estis la origina intenco de Jehovo. Origine, kiam Jehovo kreis la homon, Li inkluzivis du arbojn en la gardeno, kiujn la homo devis prizorgi: la Arbon de la Scio pri Bono kaj Malbono, sed ankaŭ la Arbon de Vivo. Oni diris al li ne manĝi la fruktojn de la Arbo de la Scio pri Bono kaj Malbono, sed

oni ne diris al li ke li ne povas manĝi de la Arbo de Vivo. Ĝi estis la origina intenco de Jehovo ke la homaro fine manĝus de tiu arbo kaj vivus, kaj restus vivanta, kaj neniam mortus, sed prizorgus la ĝardenon eterne, plenigante la teron per siaj posteuloj, homoj, kiuj ĉiuj servus la superegan Dion, Jehovon.

Jehovo ne estas iu, kiu permesus ke siaj intencoj estu kontraŭdiritaj, kiel provis la malbonegulo, kiam li konvinkis la paron en la ĝardeno manĝi la frukton de la arbo, kion Jehovo diris ke ili devas ne manĝu, do ni povas memfide atendi ke Jehovo sukcesos realigi siajn originalajn intencojn.

La nomo de Jehovo signifas, "Li kauzas estiĝi," kaj tio estas ĝuste kion li faros: li kauzos siajn originalajn intencojn fariĝi realo. Krome, li diras sufiĉe klare, ke li ne permesos, ke io ajn malhelpu tion. Galatoj 6:7 diras, "Ne estu trompitaj: Dio ne estas iu, kiun oni povus moki," sed tion faris la malbonegulo, kiam li provis interrompi la planojn de Dio. La verso daŭrigas, "Ĉar kion ajn homo semas, tion ankaŭ li rikoltos," do la malbonegulo mem estos mokata kaj malsukcesigita.

Kio pri ni? Ĉu ni rikoltos la favoron de Dio? Se ni volas fari tion, kaj volas esti inkluditaj inter tiuj, kiuj profitos de la plenumo de Jehovo de liaj originalaj intencoj, ni devas semi semojn, kiuj klare montras ke ni volas esti parto de tio. Ni devas kredi ke li kompletigos tion, kion li komencis antaŭ tiom longe, kaj ni devas havi fidon al sia filo Jesuo Kristo kaj akceptas la ŝancon, kiun li donis al ni.

Se vi havas demandon pri ĉi tiu aŭ iu ajn alia temo, bonvolu demandi per retpoŝto.