La Ĉiela Regno

Ĉu Jesuo mortis sur kruco?

Multaj homoj kredas ke Jesuo mortis ĉar la Romianoj lin najlis al ligna kruco. Ĉi tiu kredo estas preskaŭ universala, kaj la kruco fariĝis preskaŭ tute identigita kiel religia simbolo reprezentanta la morton de Jesuo. Sed, kion diras la Biblio pri tio?

Kiam oni skribis pri la vivo kaj morto de Jesuo en la biblio, la vorto kion oni usis ne signifis krucon. Ĉi tiu signifo ekestis kiel konsekvenco de tradukado de la originala Greka vorto en la Latinan kiel "kruco", kaj tio disvastiĝis tra tradukoj de tiam kiel la atendata signifo. La originala vorto estis "stauros", kaj tio signifas lignan palison de ia speco. Krucforma paliso, ĉu reprezentita per minuskla t, majuskla T, X aŭ simple vertikala stango I (), ĉioj estus inkluzivitaj en la difino de "stauros". La Romianoj ja uzis ĉiujn kvar el ĉi tiuj "stauroi" por krucumado, tamen, la Biblio ne diras kio el ĉi tiuj estis uzata por mortigi Jesuon. Tamen estus akcepteble supozi, ke la plej malmultekosta tipo de "stauros" estus uzata krom se ekzistus aparta kialo uzi specifan specon. La plej malmultekosta kompreneble estus simpla arbotrunko de taŭga longo kaj cirkonferenco. Do, estus racie kredi ke vertikala paliso farita el neprilaborita ŝtipo estis uzita. Sed, estas fakto ke la Biblio ne diras, kaj ni ne scias certe. Tial estas kial, por ne misfamigi iun ajn kaj esti preciza, la Nova Monda Traduko uzas la esprimon "tortura paliso" anstataŭ "kruco". Vi povas kompreni tion kiel vi volas.

Tamen, Estas du aliaj aspektoj ke ni devus konsideri. Antaŭe, mi menciis ke la kruco, precipe la minuskla t, fariĝis ikonon kio simbolas la morton de Jesuo. Ĝi estas tiel ofta, ke simple montri ĝin indikas specifan religian kredon. Iuj homoj traktas ĝin kun ekstrema respekto, tenante ĝin preĝante aŭ kisante ĝin kiel ago de respekto aŭ diservo, ekzemple. Ĉu ĉi tio taŭgas?

En la libro de Agoj, 21:25, ĝi diras, "Koncerne la kredantojn el inter la nacioj, ni skribis al ili nian decidon, ke ili detenu sin de tio, kio estas oferita al idoloj…" Kio estas idolo? Ĉu ĝi ne estas objekto, kio reprezentas dian personon, aŭ dion? Ĉu ĝi ne estas fizika objekto uzata por koncentri la atenton de petanto kiam alproksimiĝas al Dio en preĝo? Mi sugestus al vi ke la kruco fariĝis tiujn aferojn? Ĝi fariĝis objekton de respekto en si mem, la afero mem, kiun idoloj reprezentas. Efektive, ĝi fariĝis idolon, kaj uzi ĝin kiel la fokuso de preĝoj estas kontraŭ la limigoj trovitaj en la libro de Agoj. Ni ne bezonas objekton por alproksimiĝi al Jehovo, eĉ ne ion, kio reprezentas la oferon de lia filo. Ni povas alproksimiĝi Jehovo tra Jesuo Kristo simple per parolante al li. Tio estas, fakte, unu el la kialoj, pro kiuj Jesuo mortis por ni.

La uzo de la kruco kiel objekto de respekto iras antaŭ longe, eĉ centojn da jaroj antaŭ ol Jesuo predikis en Israelo. Eĉ en la tempo de Moseo, kaj longtempe antaŭ tio, la egiptoj honoris krucon kiel simbolo de vivo kaj senmorteco, same kiel iuj homoj vidas la krucon hodiaŭ. Oni konis ĝin kiel la "Ankh" (Anĥ), kaj prenis la formon de "T" kun cirklo ligita super la transversa peco.

Fine, pripensu ĉi tion, se unu el viaj parencoj estus mortpafita per pafilo, ĉu vi drapus miniatura kopio de tiu pafilo ĉirkaŭ via kolo kaj kisus ĝin kiam ajn vi memoris tiun parencon? Mi suspektas, ke vi ne tion farus. Fakte, kial vi volus honori la armilon ke oni uzis murdi vian parencon? Tial mi ne komprenas, kial iuj personoj honoras la armilon, kiu estis uzata por murdi Jesuon Kriston? Kial ili kisas ĝin aŭ uzas ĝin por koncentri siajn preĝojn? Kial kliniĝi al ĝi? Ĝi ŝajnas al mi malracia.

Se vi havas demandon pri ĉi tiu aŭ iu ajn alia temo, bonvolu demandi per retpoŝto.