La Ĉiela Regno

La reveno de Jesuo

Kiam li estis sur la tero, Jesuo diris al siaj disĉiploj ke li revenos duan fojon. En Johano 14:28, Jesuo diris, "Vi aŭdis, ke mi diris al vi, ′Mi foriras kaj mi revenas al vi.′ Se vi min amus, vi ĝojus ke mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi estas." Per foriro, li signifis ke li mortos, sed li agnoskis tiun fakton kaj kunigis gin kun alia fakto: ke li revenos. Jesuo ankaŭ aludis ĉi tion en Mateo 24 kiam li priskribis la finajn tagojn de la mondo kiujn Johano priskribis kiel "kuŝante en la potenco de la malbonegulo" (1 Johano, 5:19). Ĉi tio estis en verso 30, "Tiam la signo de la Filo de homo aperos en la ĉielo, kaj ĉiuj triboj de la tero batos sin en malĝojo, kaj ili vidos la Filon de homo venantan sur la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro." Ĉi tiu promeso estis ke venos tempo kiam Jesuo revenos kaj purigos la teron de malboneco kaj anstataŭigos ĝin per novan sistemon. Jesuo ankaŭ aludis ĉi tion antaŭe en Luko, 21:26-27, "Homoj estiĝos de sveno pro timo kaj atendo pri la aferoj venantaj sur la loĝata tero, ĉar la potencoj de la ĉielo skuiĝos. Kaj tiam ili vidos la filon de homo venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro. Sed kiam ĉi tiuj aferoj komencas okazi, stariĝu rekte kaj levu viajn kapojn, ĉar via savo alproksimiĝas."

Do, kiam ĉi tio okazos? La biblio ne diras. Fakte, Jesuo diris al ni ke neniu scias la tagon nek la horon. Eĉ li ne scias, nur Jehovo mem scias. Jesuo diris tion al ni en Mateo 24:36, "Pri tiu tago kaj horo neniu scias, nek la anĝeloj de la ĉielo nek la Filo, sed nur la Patro." Kaj Paŭlo diras al ni en 1 Tesaloniko 5:2, "Ĉar vi mem scias tre bone, ke la tago de Jehovo venas ĝuste kiel ŝtelisto dum la nokto." La tuta celo de ŝtelisto en la nokto estas ke tion, kion li faras, li faras sen anonco, tio estas, neatendite.

Tamen, ni ne estas tute neinformitaj. Jesuo priskribis al ni la kondiĉojn sur la tero antaŭ la "tago de Jehovo". Oni ĝin trovas en Mateo, ĉapitro 24, kaj mi instigas vin legi la tutan ĉapitron, ĉar Jesuo donis serion da

signoj, kiuj identigus la ĝeneralan periodon da tempo. Ĉi tioj signoj estas rimarkinde similaj al la eventoj kiuj okazas ĉirkaŭ la mondo en nia nuna tempo. Li priskribis tiujn signojn en respondo al demando de siaj disĉiploj, trovita en verso 3, "Dum li sidis sur la Olivarba Monto, la disĉiploj alproksimiĝis al li aparte, kaj diris, ′Diru al ni, kiam ĉi tiuj aferoj estos, kaj kio estos la signo de via ĉeesto kaj de la fino de la sistemo de aferoj?′" La signoj kiujn li menciis, indikas ke ni vivas dum tiu tempo!

En versoj 37-39 Jesuo priskribas la kondiĉojn dum ĉi tiu tempo kaj lia priskribo indikas ke li rilatas al plilongigita tempodaŭro, prefere ol evento subite ĉe la fino de ĝi. Jesuo diris: "Ĉar kiel estis la tagoj de Noaĥ, tiel estos la ĉeesto de la Filo de homo. Ĉar kiel ili estis en tiuj tagoj antaŭ la Diluvo, manĝante kaj trinkante, viroj edziĝantaj kaj virinoj donita por edziĝoj, ĝis la tago, kiam Noaĥ eniris en la arkeon, kaj ili ne atentis, ĝis venis la Diluvo kaj forportis ilin ĉiujn, tiel estos la ĉeesto de la Filo de homo." Notu ke Jesuo diras ke ĝi estus kiel la tagoj de Noaĥ, kaj tiuj estis plilongigita periodo de 120 jaroj kun Noaĥo ĉeestanta por ĉio el ĝi.

Bonvolu legi la versojn 3 kaj 30, memorante ke la demando kiun ili faris al Jesuo, estis: "Diru al ni, kiam ĉi tiuj aferoj estos, kaj kiu estos la signo de via ĉeesto kaj de la fino de la sistemo de aferoj?". En verso 3 li donas plurajn signojn indikante ke li ĉeestas, kaj en verso 30 li precizigas ke estus ankaŭ fino alportita al ĉi tiu sistemo de aferoj — la maniero kiel la mondo de homa agado funkcias — kiam li restarigas la teron al la kondiĉo kiun Jehovo origine celis. La signoj, kiujn li donis, indikas, ke estos tempodaŭro kondukanta al la purigado de la tero.

Se vi havas demandon pri ĉi tiu aŭ iu ajn alia temo, bonvolu demandi per retpoŝto.